Nacia Polico de Francio

Nacia Polico de Francio
emblemo
ŝtata polico
Komenco 14-a de aŭgusto 1941 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Moto Pro patria vigilant
Vigilante por la patrujo
Retejo Oficiala retejo
vdr
Kolora gvardio de la Ĝenerala Administrejo de la Nacia Polico, Bastille-taga parado, Parizo en 2013

La Franca Nacia Polico (france Police Nationale, antaŭe (ĝis 1966) konata kiel Sûreté nationale) estas la ĉefa polickorpo kaj la ĉefa publiksekureca unuo de Francio [1]. Ĝia ĉefa respondeco por grandurboj kaj pli grandaj urboj kaj ties periferio, dum la ĝendarmaro funkcias en kamparaj lokoj same kiel sur gravaj aŭtovojoj. La agentejo estas subigita al la Franca Ministerio pri Interno kaj havas proksimume 150 000 dungitojn (2020). Ĝi dungas ankaŭ civilan kunlaborantaron kontraste al ĝia pli militisma ekvivalento, la Nacia Ĝendarmaro [2][3].

La Nacia Polico estis establita en junio 1966 anstataŭe de la Nacia Sekureca Mekanismo kiu ekzistis ekde 1944 kaj nuntempe ĝi estas la centra policunuo de la Franca Ministerio pri Interno. La polico estas destinita por protekti la vivojn, sanon, homajn rajtojn kaj liberecojn de francaj civitanoj, eksterlandaj ŝtatanoj kaj sennaciuloj kaj ĉefe okupiĝas pri kontraŭbatalado de krimo, sekureco de publika posedaĵo kaj publika sekureco. La polico plenumas la ordonojn de la prezidanto de Francio aŭ la instrukciojn de la ministro pri internaj aferoj. La polico konsistas el teritoriaj policaj korpoj de la Ministerio de la interno kaj urbaj policestroj [4][5].

La polico estas gvidata de la franca ministro pri internaj aferoj, kiu respondecas pri ĝia administrado. La polica sidejo estas en la konstruaĵo de la Ministerio de Internaj aferoj en la 8-a arondismento de Parizo [6].

  1. "Police Nationale - Une force d'action et de protection au service de tous" (in French). Archived from the original on 3 November 2013. Retrieved 23 June 2013.
  2. "Loi du 23 avril 1941 portant organisation générale des services de police en France". criminocorpus.org (in French). 13 March 2008.
  3. "Histoire" Arkivigite je 2022-06-09 per la retarkivo Wayback Machine [History].
  4. "France begins trial of compulsory civic service for teens", France 24, 16 June 2019.
  5. Williamson, Lucy, "France's raw recruits sign up for return of national service", BBC News, 26 June 2019.
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2004-04-05. Alirita 2023-09-20.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search